La spicbutiko de Elodie

Povis okazi, ke panjo ankaŭ kundonis mendon kunportendan de ĉe Elodie, kiu ekspluatis butiketon, kie oni povis aĉeti ĉiajn aĵojn. Kiam oni malfermis la pordon, oni troviĝis inter du longaj vendotabloj. Nur la dekstra taŭgis por ni. La alia estis por virinoj: tie temis pri korsetoj kaj ĉemizoj, eĉ hernizonoj.

Spicbutiko
Spicbutiko

Pli fore estis diversaj ŝtofoj por mem fari robon, la modelfolio estis kunliverata. Litkovriloj kuŝis sur granda tablo kaj apude troviĝis multaj koloraj dormoroboj.

Ni pli ŝatis la dekstran flankon, kie la muro estis kovrita de kestetoj kun kupraj preniloj en granda bretaro. Iuj havis vitran vandon, malantaŭ kiu oni vidis rizon, tapiokon, semolon kaj avengrion. Sur papereto estis indikita la prezo. En la elmontrejo, kiun oni tre bone vidis de la vendotabo, videblis la plej bongustaj frandaĵoj. Nigraj elastaĵoj kaj “maljunulina karno” kaj kolorbuloj kaj eŭkaliptaĵoj kaj mentobuloj kaj babilbuloj kaj ruĝaj dolĉaĵoj kun blanka strio kaj “surbastoneta fekaĵo” kaj ĉiaj karamelbombonoj … estis vera revo kaj ni enviis ŝian filon, kiu rajtis moviĝi inter ĉi ĉio.   

En vitra ŝranko ĉe la ekstremaĵo de la vendotablo estis kuketoj, kazetortoj [regiona specialaĵo de Geraardsbergen, “mattentaarten“], franĝipanoj, buterkuketoj en vitra vazo kaj ŝaŭmkuketoj sur pleteto. Sur la supra vitroplato troviĝis tri specoj de fromaĝo, sed ni ĉiam petis holandan fromaĝon de Gouda, kiun ni mem plej multe ŝatis. Kiam ni devis kunporti spickukon, Elodie malfermis la kelan pordon kaj prenis duonmetron longan blokon ja dekkvin centimetrojn dikan. Onidire tiu estis la plej bona el la tuta urbo. Ŝi detranĉis de ĝi iom dikajn tranĉaĵojn, ĉar alie ili disfalus, ŝi diris. Ŝi metis blankan paperpecon sur la latunan pesilteleron. Sur la alian pesilteleron ŝi metis la pezilojn. Nun ŝi metis tranĉaĵon post tranĉaĵo ĝis kiam la vekto baskulis kaj tiam ŝi miene demandis “ĉu bone?”. La pagendan sumon ŝi skribis sur la paperon kaj metis la paketon apud la pesilon. Kiam la familio plivastiĝis, oni aĉetis grandan blokon entutan, ĉar ni kapablis mem tranĉi ĝin pli bone kaj pli maldike.

La fromaĝon ŝi tranĉis per alia tranĉilo, sur kiu papero estis faldita por eviti algluiĝon. Ankaŭ tiun ŝi tranĉis dike.

La rizon por nia rizokaĉo ŝi ĉerpis el la ĉemura kesteto. Estis nur unu speco, sed ĝi estis bona. Per metala ŝovelileto ŝi plenigis papersaketon, metis ĝin sur la pesilon kaj malrapide aldonis rizon, ĝis la vekto baskulis. La pagenda sumo estis zorge notata sur la sakrandon.

Vermiĉelojn ŝi prenis pofaske kaj metis sur la pesilon. Se oni bezonis pli da ili, ŝi simple aldonis plian faskon, ĉar ŝi malŝatis rompi tiun varon. (Vermiĉeloj tiutempe ankoraŭ ne vendatis kiel rektaj vergetoj, sed makaronioj jes)

Kiam panjo mem iris butikumi kaj ĉeestis infanoj, tiuj post la finpago ricevis kolorbulon aŭ karamelbombonon.