La tagmanĝo

Per la rapida supreniro ni preskaŭ senspire alvenis hejme. Elize liveris nin ĉe la krado kaj anoncis tion per forta ektiro je la sonorilĉeno. Post kelkaj sekundoj aperis la vizaĝo de panjo de malantaŭ la angulo de la kuirejo. Ni tiam kiel sovaĝuloj kuregis tra la herbejo al la kuirejo. Multe poste ni mem faris vojeton, rekte de la lavejo al la krado.

Eten op tafelUnue ni devis froti la ŝuojn sur la mato en la lavejo, post ektiro je la pumpilo malsekigi niajn manojn kaj sekfroti ilin per la maldelikata mantuko. Tio estis la ĉiutaga rutino. Ĉe la eniro de la granda kuirejo trafis nin la agrablaj odoroj de la bonaj manĝaĵoj, kiujn nia panjo preparis por ni. Nian jakon ni pendigis senceremonie je la vestohoko en angulo de la granda kuirejo. Nu, fakte ni ĵetis ilin tien. Bruege ni ŝoviĝis inter la tablo kaj la benko al nia fiksa sidejo ĉe la granda tablo.

Kutime ĉio jam pretis sur la tablo. Meze de ĝi troviĝis du aŭ tri feraĵetoj por surmeti la varmegajn potojn.

La simplaj, blankaj, “plataj kaj profundaj” teleroj troviĝis sur fiksa loko inter stanitaj kuleroj kaj forkoj. Tranĉilojn ni ankoraŭ ne ricevis, tiujn ni ricevus poste, kiam ni estos pli grandaj. Post krucosigneto panjo elĉerpis la supon. Subite regis silento, ĉar paroli estis malpermesite de post la krucosigno. Ĉiu ricevis kuleregon da supo kaj grandan suplementon. La stanitaj, blankpoluritaj kuleroj ekfunkciis en silento. Nur foje oni aŭdis “Panjo, ankoraŭ iom, bonvolu”. Nur la klakado de la kuleroj sur la teleroj aŭdeblis. Kaj baldaŭ la plej forta malsato estis satigita.

Mi ne kredas, ke pli ol dekfoje mankis supo aŭ io simila. Ankaŭ tiam ekzistis multaj specoj da supo, sed poreo ĉiam estis ĉefa ingredienco, kelkfoje kun cepoj, alifoje kun pizoj aŭ kun blankaj faboj, aŭ kun nigraj fabegoj.

tomatoj
Tomatoj

Tomatsupo kun buletoj estis preparata nur kiam pluraj tomatoj samtempe maturiĝis en la vitrodomo aŭ kelkfoje vintre el tomata kaĉo, kiun panjo mem preparintis dum la somero. Peco da supviando aŭ supkokaĵo kun blankaj buletoj konsistigis la deziratan variaĵon je dimanĉoj. 

Se ne estis supo, somere, kiam estis tro varme por staradi apud la forno, ni foje ludis pri “ŝippereo” * sur neboligita buterlakto, sur kiu ankoraŭ flosis buterbuletoj.
(* ŝarĝi biskviton flosantan sur la buterlakto per sukero ĝis ĝi subiĝis) 

Alifoje estis boligita buterlakto kun pompecetoj. Biersupo kun bruna sukero ankaŭ foje estis bongusta alternativo. Sed io, kion mi ne plu manĝis post mia infanaĝo estas “tartra kaĉo” (oni aĉetis tartron en apoteko, metis ĝin en akvon kaj densigis per faruno. Ankaŭ tio estis bongustaĵo.) 

Post la supo ne venis paŭzo, ĉar tuj sekvis laŭte el la granda kuirejo: “Atentu, ĝi estas varmega!” La terpompoto venis sur sia feraĵeto meze de la tablo. La granda aluminia poto ĝisrande plena je vaporantaj terpomoj el propra rikolto tie defiis nian atakon.

Ĉi tiuj terpomoj estis ja tiom pli bongustaj ol tiuj, kiujn ni devis aĉeti ĉe la fino de la sezono. Sed eĉ tiam ni ankoraŭ kontentis, ĉar post kelkaj semajnoj manĝeblos la fruaj terpomoj de “Buizemonto“. Kaŭze de la tiea alsuda orientiĝo sur la flankoj de la monteto la terpomoj tie ĉiujare estis rikolteblaj du aŭ tri semajnojn pli frue ol en nia propra ĝardeno. 

brasiko verda
Brasiko (verda)

Tiam sekvis, el pli malgranda poto, ĉerpo da alloge odorantaj legomoj. Iuj legomoj kompreneble pli plaĉis al nia gusto ol aliaj; savojbrasiko estis inter la malpli plaĉaj. Sed supre sur la listo, kredeble ĉe ni ĉiuj, troviĝis fazeoloj, precipe vendrede, kiam estis “fazeoloj kun laktosaŭco” kaj malmolaj ovoj. 

poreo
Poreo

Kiam mi nun pensas pri ili, mia buŝo ekpleniĝas per salivo. Ankaŭ dum la vintro ĉiutage estis alia legomo sur la menuo. Freŝe rikoltita el la ĝardeno tiam precipe estis stufota poreo kaj bongustaj burĝonbrasikoj, sed tiuj plej bone gustis, kiam “frosto pasintis super ili”, kiel oni tiam diris. Ankaŭ la skorzonerojn en blanka saŭco ni tre ŝatis. Sed poste pro la skrapado panjo ĉiam havis nigrajn manojn dum kelkaj tagoj. 
La karotoj ja estis iom pli sekaj ol dum la somero, sed ili bongustis kun iom da sekigita celerio el la saketo sub la kamenbreto kaj iom da sekigita timiano en la densigita saŭco. Io, kion ni tiam ankaŭ manĝis, estis cikoria radiko. La blankradika cikorio estas delikata, sed iom amara. Pro tio oni boligis ĝin dufoje. Ĝi plej bone gustis kun milda butersaŭco.

Tiu legomo aktuale tute mankas sur la tabloj, kvankam ĝi ankoraŭ estas kultivata por fari cikorion (por prepari kafon). La radiko estas metata en varmetan teron en mallumo. La elkreskaĵo liveras la ŝatatan etioligitan cikorion. Tiujn, same kiel asparagon, maloftan kaj multekostan legomon, ni povis aĉeti nur en la butikoj en la urbocentro.

fazeoloj
Fazeoloj

Fazeoloj estis konservitaj en salo. El ceramika ujo en la kelo estis ĉerpataj kelkaj kuleregoj da kaĉo, kiun oni poste metis en kribrilon kaj zorge gargaris sub la pumpilo, ĝis restis nur fazeoloj. Tiujn oni unue boligis por forigi la plejmultan salon kaj poste boligis ĝis moliĝo en pluvakvo aŭ en putakvo kun iom da natria dikarbonato. Oni asertis, ke ili tiel fariĝas malpli salaj kaj estos pli baldaŭ pretkuiritaj. Mi tamen trovis ilin ankoraŭ pli ol sufiĉe salaj. 

 

brasiko ruĝa
Brasiko ruĝa

La brasikoj, precipe la ruĝaj, ankaŭ estis rikoltitaj antaŭ la vintro kaj konservitaj en la kelo sub seka sablo. Eblis konservi ilin ĝis Pasko. La tubercelerio ankaŭ estis konservata sub sablo, sed tiun oni destinis precipe por supoj. Pizojn tamen oni konservis en lina sako, kiu pendis sub la kamenbreto. Tiujn oni metis je la antaŭa vespero en akvon. Bonvena alternativo estis pomkompoto farita el la pomoj de nia ĝardeno, kiuj estis konservitaj en la kelo sur bretaro. Delikate preparita kun cinamo kaj kun jen kaj jen ankoraŭ kelkaj pecetoj da pomo kaj sukerita per vera kansukero, ĝi jam mem estis vera deserto. 

Kelkfoje ni ricevis sur nia telero sekigitajn pomojn. Aŭtune, kiam la pomoj falis de la arboj, ili estis kolektataj el la fruktarbejo en terpomkorboj.

 

pomo
Pomo

Senŝeligitaj, senigitaj de la kernujoj kaj vermaĵoj, kaj sekigitaj sur kradeto super la hejtila tubo, ĝis ili bruetis ĉe skuiĝo. Komence la tuta krado estis plena, sed post kelkaj tagoj ili tre malmultiĝis, ĉar ili tiel bongustis, kaj ĉar ankaŭ paĉjo kaj panjo ŝatis ilin. Sed ĉiujare restis sufiĉe da ili por plenigi kelkajn linajn sakojn. Por prepari ilin, oni ŝveligis ilin dum nokto en granda poto da akvo. Poste oni forverŝis la akvon kaj moligis ilin en kelkaj minutoj sur la fajro. Tio kun iom da kansukero, eĉ sen cinamo, estis ja vera frandaĵo. 

cepoj
Cepoj

Alia bongustaĵo estis cepa saŭco aŭ foje askalona saŭco. Tiun oni preparis nur je lundoj, la lavotagoj, ĉar tiam la hejtilo devis bone hejti kaj la saŭco povis boletadi sur la hejtila tubo jam de la frua mateno. Kiam ni ricevis la ringetojn sur nia telero, ĉiu nombris ilin, kaj ve, se iu havis ringeton pli ol lia najbaro! Silentaj signoj estis interŝanĝataj, kaj, kiam panjo rimarkis la maljuston, tiu estis baldaŭ korektata. 

Somere ĉiutage aperis sur la tablo freŝaj legomoj el la ĝardeno:  novaj karotetoj kaj pizoj en siaj guŝoj kaj kompreneble estis laktuko. Sed tiun ni ne tre ŝatis. Foje enestis tiaj etaj volviĝantaj estuloj en ĝi, eĉ post tralavado per freŝa akvo kun malavara verŝo da vinagro. (Tiaj bestetoj tuj malaperigis mian apetiton.) La endivio, precipe ties krispa vario, estis ja iom ledeca, sed ĝi estis bone manĝebla, se oni miksis ĝin kun la platpremitaj terpomoj kaj kun holanda saŭco. 

La tiamaj tomatoj ruĝegiĝintaj en la vitrodomo sur breto estis bongustaĵoj kompare al la nunaj, kiuj ofte pli similas Ruĝaŝelajn rapojn. 

La spinaco preparita kun folieto de okzalo, laŭ speciala recepto kun multe da butero kaj tranĉo da pano sur ĝi, molkuirita pasigita tra muelilo kaj miksita kun la platpremitaj terpomoj kun ovaĵo kaj multe da lakto estis unu el la preferataj manĝaĵoj. 

Viandon ni aĉetis de Mil, la buĉisto. Mi kredas, ke mola bovaĵo ne ekzistis tiutempe: ni kelkfoje maĉis ĝin dum horkvarono, kaj fine kaŝe sub la brako transdonis ĝin al Fani, nia hundo. Kaj en ĝi estis tiom da “fervojoj” (tendonoj).

kolbasoj
Kolbasoj

La porkaĵo ja estis iom pli mola, sed havis pli larĝan grasrandon, kiun ne ŝatis ni, sed Fani ja. Do, post iom da ronĝo, kaŝe sub la brakon por Fani! Panjo distranĉis nian viandon ĉe sia flanko de la tablo, kaj paĉjo ĉe la alia flanko. Ni pleje ŝatis kolbasojn sufiĉe trabakitajn. Ilia saŭco servis por plenigi “vulkanojn”, kiuj estis la putetoj en la terpoma kaĉo. Panjo sciis tion, kaj ŝi jam estis aldoninta sufiĉe da akvo al la saŭco por transbordigi ĉiujn vulkanojn. 

Kiam temis pri buletoj, ni ŝatis helpi starante sur seĝo apud la gaskuirilo, por ankaŭ ruli iujn. Kompreneble de tempo al tempo unu el la buletoj malaperis en ies buŝeto. 

Krom viando ni evidente ankaŭ manĝis ovojn, aŭ la freŝe demetitajn de niaj kokinoj aŭ tiujn konservitajn en la kelo, en ceramika ujo kun siliciato aŭ kalkakvo. Sufiĉis simple gargari tiujn kaj ili ŝajnis tute freŝaj.

Ankaŭ la ovoj estis preparataj laŭ diversaj manieroj, sed ni preferis ovokirlaĵon. Se ne estis vendredo, foje enestis pecetoj da lardo, aŭ foje askalonpecetoj, sed prefere sen ŝenoprazo. Paĉjo ŝatis “ĉevalokulon” kaj tia ovopreparaĵo foje estis preparata aparte por li.

Konservitajn haringojn oni aĉetis en butiketo supre sur la Fortikaĵa placo. El granda vitra vazo estis prenata haringo sen naĝiloj kaj sen kapo, kaj metata sur onian teleron antaŭ surmeto de la terpomoj. Oni metis ĝin sur ĝian flankon kaj entranĉis ĝin ĝis la osto. Tiam oni fortiris per forko duonan flankaĵon, kaj poste la alian. Tiam la haringo estis renversata kaj la operacio estis ripetata. Tiele oni ekhavis kvar fiŝtranĉaĵojn, kiuj estis plue distranĉataj en enbuŝigeblajn pecetojn tre ŝatatajn kun maldiketranĉitaj fazeoloj kaj vinagra saŭco.

plena telero
Plena telero

La knaboj ŝatis la surtabliĝon de frititaj terpomoj. Komence tiuj estis mane tranĉitaj, sed pro la kresko de la familio ankaŭ kreskis la kvanto da manĝaĵoj kaj paĉjo konstruis ilon por tranĉi terpomojn. La laboro plirapidiĝis. La tranĉitaj terpomoj estis orflavigitaj en la granda emajlita poto en du fazoj. 

Kiam ni estis ankoraŭ tre junaj, haringaĵo estis la precipa vendreda manĝaĵo. En la butiketo supre sur la Fortikaĵa placo oni vendis la plej bonajn haringojn, kiujn la butikistoj mem konservis en vinagro. Ni aĉetis ilin en vitra vazo; estis po dudek haringoj en granda vazo. 

Alia fiŝaĵo nur multe pli poste aperis sur nia tablo. Post ferioj, kiujn ni pasigis ĉemare ĉirkaŭ la 1934a jaro, ni dum kelkaj jaroj havis fiŝaĵabonon. Ĉiusemajne la fervoja ĉaro venis liveri lignan kesteton kun freŝa fiŝaĵo inter glacipecetoj. Foje estis moruo, alifoje eglefino aŭ plateso aŭ triglo, mi ne plu scias, kiom da specoj estis. 

Paĉjo kaj panjo plenumis la formularon kaj tiel difinis mendis, la fiŝaĵon, kiun ni manĝos je la sekvonta semajno. Ĝi estis bonguste freŝa, ĉar tiutempe ekzistis rekta trajno inter nia urbo kaj Blankenberge (ĉe maro). 

Veran deserton ni fakte ne konis. Sed oftete sur la tablo aperis kremaĵo “por plenigi ĉiujn truetojn”. Tiu estis ŝovata sur telereto sub nian nazon kaj manĝata per malgranda kulereto kaj por esti certa, ke nenio restis, ni zorge lekis la telereton. Specialaĵo de panjo konsistis el kelkaj ŝaŭmkukoj vertikale metitaj en vitran poteton kaj superverŝitaj per varma kremaĵo. La potetoj estis rapide malvarmigataj en pelveto da malvarma akvo, freŝe ĉerpita el la puto tiel, ke post malvarmiĝo estis dika haŭto sur la kremaĵo. Por specialaj okazoj oni raspis iom da ĉokolado sur ĝin. 

pruno
Pruno

Se ne estis io tia, tiam estis piro aŭ pomo. Ni purfrotis ĝin per nia maniko, ĝis ĝi brilis. Ni formanĝis ĝin per grandaj mordoj,  ĝis restis nur kernujo, kiu ankoraŭ utilis por la ŝafoj. Ĉerizoj estas maturaj ankoraŭ dum la lerneja tempo, sed prunoj feliĉe maturis en la ferioj, feliĉe, pro ebla baldaŭa reago de la intestoj. Vintre, ĉirkaŭ la festo de la sankta Nikolao, foje aldoniĝis duo da daktiloj aŭ figoj aŭ oranĝoj. 

 

  

fragoj
Fragoj

En la periodo de la fragoj ni ricevis ĉiutage poteton kun maldike tranĉitaj fragoj kun pulvorigita sukero, ĝuste kiel oni faras ankoraŭ nun. Ili estas ankoraŭ nun miaj ŝatataj fruktoj. Bedaŭrinde tiu periodo ne daŭris longe. 

 

Kiam fakte estis nenio, tiam tranĉeto da bongusta spickuko solvis la problemon. 

Kiam paĉjo altabliĝis, li ofte legis la ĵurnalon. Panjo do ĉiam devis helpi la etulojn. Kaj kiam ni foje estis tro tumultaj, povis okazi, ke ni ricevis frapon de paĉjo en ĉagrena reago. Sekvis silenta plorado. 

Post manĝofina krucosigneto ni denove rajtis paroli, kaj tiam ĉio, kion ni devis diri, liberiĝis  en laŭta ekbabilado. 

  

Ektiro de Elize je la sonorileto estis startsignalo por ni. Kiel duonsovaĝa bando, ni kuregis eksteren, dumvoje surmetante nian jakon. Pro la severa mieno de la pli aĝa knabino ni saĝe iris al la lernejo. Ne necesas diri, ke iri malsupren estis pli facile ol iri supren. Pro la malbona stato de la trotuaroj tamen necesis atenti, ĉar falo plejofte estis komenco de laŭta plorado. Liverinte nin en la lerneja ludejo la knabino plenumis sian taskon kaj ŝi malaperis inter siaj samklasaninoj.  Ni kuris por akompani niajn tiamajn kamaradojn, ĝis la granda sonorilo laŭte alvokis nin. Ni devis enviciĝi antaŭ nia klaseto. La fratino – en la fratinejo ni diris “zuster” (fratino) nederlande, en Huneghem ni devis france diri “soeur” – atendis nin ĉe la enirejo de sia klaseto kaj post ŝia signo ni eniris la klasĉambron tuj al nia benko. Duope unu apud la alia, ni ankoraŭ rapide povis ion diri. Post la sonorileta signalo de la fratino, ni citis preĝon. Poste regis silento, la “kursoj” pri tondado kaj desegnado rekomenciĝis. 

religiulino
Religiulino

Kiam ni estis pli aĝaj kaj iris al la kolegio, paĉjo ekrigardis sian poŝhorloĝon, kaj el liaj vortoj ni decidis, ĉu ni kuru aŭ kuregu por ne malfrui. Poste, kiam ni scipovis mem legi la horon, ekrigardo al la pendolhorloĝo malantaŭ la fotelo sufiĉis por sciigi al ni, ĉu jam estas la momento reiri al la lernejo, kaj je kiu rapido (tion mi fakte antaŭrakontas jam nun, kvankam ĉi tie temas nur pri la fratina lernejo). 

Somere foje estis varme, kaj ekpezis la okuletoj de la etuloj; tiam ni rajtis meti nian pezan kapeton sur niajn brakojn sur la pupitro. Ĉe vekiĝo plejofte sekvis plorado kaj “panjo!”, sed konsoletoj helpis forgesigi la ekploron. 

Mi ne plu scias, kiom da tempo daŭris la paŭzo, sed ĉiam estis kvazaŭ liberiĝo, kiam mi povis movi miajn kruretojn kurante sur la pavimita ludejo. 

Ni multe ludis tuŝludon. Por kaŝludoj la ejo ne taŭgis pro la malferma kaj limigita loko de la speciala etula ludejo. Tiu apudis la florĝardenon de la fratinoj. Do ne povis aperi pilkoj, nur ludglobetoj kaj bloketoj kaj diversaj ludetoj desegnitaj per kretlinioj sur la pavimoj. Dum ankoraŭ iom da tempo ni devis resti en la klaso, kaj poste ni rajtis iri hejmen. Per sama rito ni estis hejme liverataj de nia brava kondukantino. 

Post la manlavada ceremonio ni en la kuirejo ekatakis la amasojn da duonigitaj buterpanoj. Laŭ la reguloj tiuj estis manĝataj en silento, ĝis restis nenio. 

Post la dankpreĝo la vespero estis libera por ni. Somere ni ludis ekstere, sed vintre ni restis ludi ĉetable. Ni ŝatis konstrui paperajn aviadiletojn, sed foje ni ankaŭ eltranĉis paperajn aĵojn, teksis aŭ ludis per bloketoj kaj poste ankaŭ per mekanikaĵoj. 

Ĉirkaŭ la sepa horo kelkaj dormemuletoj jam grimpis en la fotelon por ĝui dormeton. Sed tio ne povis okazi kaj panjo rapide preparis por ni teleron por la vespermanĝo. Sur la gasgaskuirilo la lakto rapide varmiĝis kaj transformiĝis en avenkaĉon aŭ griaĵon. Foje estis buterlakto kun pompecetoj kaj bruna sukero.  Post elĉerpo iu el ni laŭvice rajtis funde malplenigi la poton. Tion ni faris per kafkulereto aŭ per la fingroj, foje helpataj de la lango, ĝis kiam restis neniu spuro en la poto, dum la vizaĝo iĝis glua pro la kaĉo. Okazis, ke panjo kaŝe faligis iom da kristalsukero en la poton por ĝui la feliĉan vizaĝon de la laŭvica lekanto de tiu vespero.

Tiam proksimiĝis la sekva paŝo en la ĉiutaga vivo.