Lernejen

La plej fruaj pensoj, kiuj ankoraŭ kuŝas en mia memoro, temas pri lerneja tago en la infanklaseto de Huneghem. Tio verŝajne estis post la morto de nia Franĉjo. Li sekvis min en la vico kaj mortis pro konvulsio, dum panjo estis graveda pri nia Liven. La religiulinoj, kun kiuj panjo havis bonajn rilatojn, ofertis al ŝi, ke Pol kaj mi iru tien en la lernejeto por iom malpezigi al ŝi la penon de la gravedeco post tiu malĝojiga fakto.

Supozeble mi iris dum duona jaro al Huneghem. Paĉjo veturigis nin tien per sia motorciklo. Estis “Douglas” el la milito (1914-1918).

Motorciklo Douglas 1914-1918

Ne demandu al mi, kiel paĉjo sukcesis kun Pol kaj mi sur sia maŝino … sed ni alvenis. Ni restis nur dum la antaŭtagmezoj, se mia memoro ne perfidas min. Estis en la periodo, kiam paĉjo instruis pri desegnado en Karmelejo.

Inter la ŝiraĵoj en mia memoro mi ankoraŭ klare vidas unu fakton. Ĝi okazis al mi, mizerulo. Estis io, kio okazas aŭ povas okazi al ĉiu infano. Dum iu antaŭtagmezo subite trafis min forta spasmo, kaj la furzeton akompanis iom da … saŭco. Nu… kion mi diras? Iom – mi male pensas, ke ja estis duona sitelo da ĝi. Kaj ĝi ade venis. La alia infano, kiu sidis apud mi sur la benko, ŝoviĝis kaj baldaŭ pro la parfumo forlasis la benkon. La religiulino, en sia plena uniformo kun la granda nigra ĉapo kaj blanka vizaĝovindo venis en mia direkto kaj post ekflaro senbrue malaperis en la koridoro. For! Sed ŝian vizaĝon mi ankoraŭ ne forgesintas. Tiu naŭzo pro la odoraĉo kaj tiu malakcepto kaj abomeno restas por ĉiam gravuritaj en mia memoro.

La aliaj infanoj ĉirkaŭ mi estis translokataj de alia religiulino, kiu estis pli patrineca, kaj ili estis sendataj al la ludejo per skuo je la sonorileto.
Kaj mi, infaneto du- aŭ trijara, restis tie tute sola en la akra senspiriga odoraĉo, kiel orfeto, spasme kuntiriĝinta en tiu varma feĉo, kiu iom post iom trovis elirejon tra miaj kruringoj pogute fluetante laŭ la sidvangetoj al miaj ŝtrumpoj kaj ŝuoj. Daŭradis tiuj spasmoj … daŭradis tiu terura odoraĉo …
Post eterna atendado subite aŭdiĝis forta frapo je la pordo, finfine aperis en la pordaperturo konata vizaĝo, tiu de mia paĉjo. Mi subite estis tute senstreĉita ekvidante konatan personon, kaj la spasmoj tuj malpliiĝis.
Konsolanta patrino
Sen komentario li prenis min per siaj manoj ĉirkaŭ mia talio, rapidege levis min kaj kuris –  min tenante for de li – al sia motorciklo, kiu staris antaŭ la pordego. Li sidigis min sur la benzinujon antaŭ li. La bruna saŭco ne ĉesis flui laŭlonge de miaj kruroj sur miajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn. Mi ne plu scias, kiel li portis min hejmen, sed ja, ke jam pretis pelveto kun varma akvo, en kiun li enmetis min tute vestitan.

En neniu momento de mia tuta vivo mi estis tiel feliĉa pro la vido de mia panjo. Mi nur flustris “panjo!”. Panjo lavis min. Mi kredas, ke ŝi lavis min almenaŭ du fojojn. Sed mi konvinkiĝas, ke ŝi metis pinĉilon sur sian nazon. En freŝa ĉemizo kaj pura dormorobo mi poste kuntiriĝinta ekdormis en ŝia sino. Feliĉe, ke paĉjo malhavis flarsenson. Sed li certe ne prononcis piaĵojn dum la purigado de sia “Douglas”-motorciklo.
Tiu historio estas la sola, kiun mi memoras el mia lernejana vivo en Huneghem. Nun mi dankas la ĉielon, ke tiam jam ekzistis telefono, kaj ke ni disponis tian aparaton, ĉar kiel la monaĥinoj de Huneghem alie estus povintaj atingi mian patron? Ili ja estis enfermitaj monaĥinoj.

Noto: la ununura telefonaparato de la priorinejo troviĝis en la oficejo de la priorino, kiu persone kaj laŭ sia konscienco decidis, ĉu la afero ja estis sufiĉe grava por uzi ĝin. Sed en ĉi tiu kazo, tio sukcesis, ĉar mia patrino havis sufiĉe bonajn rilatojn kun Huneghem. Ŝi tie estintis lernantino ĝis deksesjara aĝo kaj finis tie la preparan mezgradan gimnazion por poste kompletigi la mezgradan studadon en Eeklo ĉe “Notre Dame du Sacré Coeur” [tiutempe en flandrujaj gimnazioj la lernantoj estis devigataj paroli la francan. Eĉ dum la ludopaŭzoj la uzo de la gepatra lingvo – la flandra aŭ sudnederlanda – estis severe malpermesita kaj severege punata]. Nia panjo poste ankoraŭ regule, kun siaj idoj ĉemane, iris viziti siajn samtempulinojn, fratinon Elizabeta kaj fratinon Edviĝe. Ni do esceptokaze rajtis iri en la ĝardeno, dum panjo plu babilis kun la religiulinoj en la franca pri la vivo ekster la priorinejo.
En Huneghem estis benediktaninoj (enfermitaj monaĥinoj laŭ la reguloj de sankta Benedikto), kiuj neniam rajtis forlasi la priorinejon, escepte por la deviga voĉdonado (ekde 1921). Tiun okazon ili profitis por fari ekskurson tra la plej gravaj stratoj de la urbo. Tiaj monaĥinejaj reguloj poste iĝis multe malpli severaj.