Manĝaĵo

Legomoj   

Somere la legomoj estis prenataj el la ĝardeno je la antaŭa vespero. Escepte de asparagoj kaj florbrasikoj, ni havis ĉiujn legomojn, kiujn oni nuntempe povas aĉeti je ajna dato, sed eble kelkajn tagojn pli poste. La legomoj estis unue tralavataj per pluvakvo kun iom da vinagro, postlavataj per putakvo kaj molboligataj en putakvo aŭ stufataj en butero. Kiam ili dolĉiĝis, oni surverŝis taŭgan saŭcon kaj igis ilin bongustaĵo.

Panjo estis lerta pri senŝelado de terpomoj per tranĉileto. Post la ekentranĉo la ŝelo deruliĝis kiel risorto, ĝis restis la senŝela terpomo. Por la plena bando necesis plena emajlita sitelo da ili. Sed tiam ni jam disponis senŝeligan aparaton, kaj per ĝi la senŝeligado iris multe pli rapide, necesis nur eligi la ĝermputetojn per speciala tranĉileto. Ni ŝatis stari apud la sitelo, ĉar ĉiam, kiam panjo ĵetis tempomon en ĝin, la akvo gutŝprucis. Tion ni trovis amuza. Foje ni interpuŝiĝis por esti en la unua vico.

Senŝeligi terpomojn

La senŝeligitaj terpomoj subakvigitaj en granda aluminia poto atendis la ĝustan momenton por esti surfajrigotaj kaj molboligotaj. Pri iuj specoj oni diris, ke ili similis rulŝtonojn, dum aliaj baldaŭ moliĝis, laŭ la necesa tempo sur la fajro.  

Revenante de la lernejo, pasinte ĉe la viandisto, ni ĵetetis la viandon sur la tablon kaj rapide demetis nian veŝton. Panjo metis la viandon sur la jam prete varmigitan paton kaj elĉerpis la supon, kiun ŝi intertempe estis metinta sur la feraĵon en la malgranda kuirejo.

Ĉiu bandano havis propran sidlokon. La plej junaj knaboj sidis en sia alta infanseĝo ĉetable kaj ili ricevis salivotukon. Post krucosigno ni silente ekmanĝis.

La lasta knabo apenaŭ estis finmanĝinta sian supon, kiam paĉjo jam aperis kun la farunecaj terpomoj. Deverŝi la akvon kaj sekŝuti la terpomojn estis lia tasko. La terpomoj estis metataj sur la kutiman lokon kaj sekvataj de la legomoj. Poste venis la viando. Ĉiu ricevis sian porcion kaj tuj dispecigis kaj platigis siajn terpomojn. Pri la legomoj estis malfacilaĵo: iuj preferis legomon, kiun aliaj ne ŝatis, sed ĉe ni validis severa leĝo: oni formanĝu ĉion, kio troviĝas sur onia telero!

Kiam la teleroj estis malplenaj, la tablobiero aperis. Ĉies glaso estis plenigata. Somere kelkfoje estis ŝprucakvo. Ni plej ŝatis la ruĝetan riban ŝprucakvon.

La deserto, kiu tiam venis, estis bongusta: bovleton da kremaĵo aŭ rizaĵo kun kansukero, tre simpla, kaj ĝi plenigis la lastajn spacetojn en nia stomako.

Kelkfoje okazis, ke ni ricevis pecon da torto, kiam estis ies naskiĝdato, aŭ kiam estis vizitinto je la antaŭa tago. Panjo tre lertis pri tortobakado kaj ŝi fulmrapide sukcesis pretigi iun. Tre aprecataj estis ŝiaj “kvar-kvaronaj tortoj”. Tiuj konsistas el kvar egalkvantaj ingrediencoj. Ili ne bezonis longan bakiĝon en la forno kaj ankoraŭ duonvarme tre bongustis, eĉ kiam ili ankoraŭ estis iom gluecaj laŭtuŝe.

Sed ŝia foliigita pasto ja bezonis tutan nokton. Per ĝi estis preparataj la plej bonaj ĉerizaj tortoj. 

Kvarkvarontorto
Kvarkvarontorto

Kvarkvarona torto  

Ingrediencoj por 8 personoj: 200 g da butero – 200 g da memfermenta faruno – 4 ovoj – 2 paketoj da vanila sukero.

Preparo: fandu la buteron – Miksu la sukeron kun la ovoflavaĵoj kaj faruno en flavetan paston – kirle aldonu la fanditan buteron – Batŝaŭmigu la ovblankaĵon kun la vanila sukero – Miksu la ŝaŭmon en la paston – Baku en antaŭhejtita forno dum 60 minutoj je 180 gradoj. 

 

Mattentaarten” (Kazetortoj)   

Mattentaarten“, regiona specialaĵo de Geraardsbergen, fakte estis por la kermeso. Jam de kelkaj tagoj antaŭe oni ŝparis la ŝafinan lakton. La antaŭan tagon oni metis tiun lakton en la plej grandan disponeblan poton kaj miksis ĝin kun kruda buterlakto de ĉe Lonko. Oni varmigis kaj kirlis la tuton ĝis kazeiĝo. Post malvarmiĝo oni pasigis ĝin tra mantuko metita sur kribrilo super sitelo. Poste oni pendigis la mantukon je hoketo por elfuigi ĉiun likvaĵon. 

 

Kazetorto
Kazetorto

Kazetortoj   

Recepto por 5 tortoj   

Necesas por la kazea pasto: rondaj bakujetoj – 2,3 litroj da freŝa bovina lakto – 1,2 litroj da freŝa buterlakto – 4 ovoj – 235 gramoj da sukero – kelkaj gutoj da migdalekstrakto   

Preparado: 

Varmigu la lakton kaj buterlakton kune, kirlu ĝis koaguliĝo – estingu la fajron kaj elgutigu en urtiktuko (aŭ simila) ĝis la posta tago. 

La postan tagon aldonu al tiu kazeo la ovoflavaĵojn, la batŝaŭmigitan ovoblankaĵon, la sukeron kaj migdalekstrakton. 

Finlaborado: 

– metu en la bakujetojn maldikan folion da foliigita pasto kaj alpremu ĝin – Plenigu la ujetojn per la kazea pasto – Metu maldikan folion da foliigita pasto super la ujetojn. Fortranĉu la paston ĉirkaŭ la ujetoj – Ŝmiru la foliigitan paston per ovoblankaĵo por havi bele brunan koloron post la bakiĝo – Per tondilo tondu V-formon en la mezo – Enfornigu je 225°C dum duona horo.   

Ingrediencoj por la foliigita pasto: 

500 gramoj da faruno – 400 gramoj da butero – 1 taso da akvo – iom da salo   

Preparado: 

Kribru la farunon kaj aldonu la salon – Miksu trionon de la butero kaj la tason da akvo en ĝin. Miksu bone, ĝis vi obtenas malmolan paston – Kruce elrulu la paston – Kunknedu la ceteron de la butero kaj ŝmiru ĝin sur la paston – Kunfaldu la paston kaj elrulu ĝin ĝis centimetra diko – Kunfaldu la paston trioble kaj lasu ĝin denove dum horkvarono – Elrulu la paston 3 fojojn kaj ĉiufoje kunfaldu ĝin – Lasu ĝin dum horkvarono – Kunfaldu la paston trioble kaj lasu ĝin denove dum horkvarono – metu la foliigitan paston en la ujetojn kaj plenigu ilin per la kazea pasto – Kovru nun la ujojn per folio da foliigita pasto kaj detranĉu ĝin ĉirkaŭ la ujetoj – Priŝmiru per ovoblankaĵo por obteni belan koloron post bakiĝo. 

Bonan apetiton! 

La postan tagon la kazeo estis premata tra kribrilo, miksata kun ovoflavaĵo kaj sukero en molan paston. Kelkaj gutetoj da migdaloleo aldonis delikatan guston. La batŝaŭmigita ovoblankaĵo estis aldonata en la plej granda poto, kiun ni posedis. Plej ofte oni uzis anserajn ovojn, sed tio ne ŝanĝis la guston.

La foliigota pasto, restinta dum tuta nokto en la kelo, estis prenata kaj per la ligna rulo elrulata sur la puran lignan tabloplaton. Iom da faruno sur kaj sub la folion, kunfaldi ĝin … kaj ripeti la operacion, ju pli ofte, des pli delikata iĝos la krusto. La altrandaj bakmuldiletoj estis ŝmirataj per butero kaj kunmetataj en kvadrato sur la tablon. La mola maldika pastohaŭto estis metata super ilin kaj alpremata en la muldiletojn. En ĉiun muldilon oni metis kvanton el la kazea pasto. Se ni estis saĝaj, ni ricevis iom da pastohaŭto, per kiu ni kreis uletojn, kiujn ni finfine manĝis. Ili havis apartan acidecan guston. La restinta pasto estis kunpremata por esti elrulata en novan folion.

Post kovro per alia pastohaŭto la randoj estis kunpremataj kaj en la kovra haŭto oni per tondilo faris V-forman entranĉon. Intertempe la kuireja hejtilo estis varmigita kun la du fornopordetoj fermitaj. Post atingo de la bona temperaturo la aroj da bakmuldiletoj estis metataj sur kradojn kaj ŝovataj en la fornojn. Komenciĝis la atendado. Iom post iom ekestis apetitiga bonodoro. Ŝajne daŭris eternon, antaŭ ol la forno estis malfermata, unue nur mallarĝe por kontroli per trikilo (kion ili tiele precize kontrolis, mi ne scias) kaj kiam ĉio ŝajnis en ordo, la forno estis tute malfermata. Jen ili troviĝis deksesope en ĉiu forno bele vicigitaj. La odoro estis ebriiga. Ĉiufoje panjo havis surprizon por ni. Ŝi estis aldoninta kelkajn “bovopiedojn”. 

Bovopiedo (torto)

Bovopiedoj estis farataj jene: Dum la kovrado de la tortoj ĉiam ja restis iom da haŭto kaj tiun restaĵon panjo elrulis en triangulojn, unu por ĉiu filo. El la resto de la kazeaĵo ŝi metis iom sur ĉiun triangulon. La randoj estis ŝmirataj per iom da ovblankaĵo kaj bone kunpremataj. Tiaj paketoj trovis sufiĉan lokon apud la tortoj en la forno.

Tiuj varmegaj bovopiedoj estis metataj en la ŝrankon en la kelo por malvarmiĝi dum unu horo. Kaj tiu horo daŭris… daŭradis. Dume ni atendadis. Kiam ĉio estos enordigita, ni finfine rajtos gustumi la bakaĵojn. Horo ja povas daŭri longege! La laŭnormaj kazetortoj estis metataj en la ŝrankon por malvarmiĝi.

Finfine! Ankoraŭ varmetaj, la bovopiedoj estis jam tiel bongustaj kaj antaŭgustumo de la vera kermesa deserto. 

  

Rekuperita pano   

Ankaŭ tiu deserto plurfoje aperis sur la menuo. Kiam restis duona pano, kiu riskis elsekiĝi, panjo faris el ĝi “malperditan panon”.

Sed ŝi ne sekvis la kutiman recepton.

La pano estis rompata kaj metata en poton. Oni aldonis lakton kaj sukeron kaj miksis kun iom da butero en kaĉecan paston. En la plej granda ceramika bakmuldo ĝi estis metata en la bakfornon. Por fari tion, panjo plej ofte uzis la gasfornon. Kiam tio surtabliĝis, malvarma kaj malavare priŝutita per bruna sukero, ĝi baldaŭ malaperis en la stomakojn de la knaboj. Honeste dirate, mi tre ŝatis ĝin, pli ol rizaĵon. 

  

Vafloj  

Meze de novembro oni tradicie bakis vaflojn. 

Vaflo
Vaflo

La vaflilo kun ties fajrkovrilo prenita de sub la kamenbreto kaj jam ŝmirita per peceto da freŝa lardo estis metata sur la rando de la kuireja hejtilo por jam ekvarmiĝi. Paĉjo devis kunporti por du cendoj da gisto de ĉe la bakisto. Jam estis kontrolite, ĉu restis sufiĉe da faruno en la hejmo, kaj da ovoj kaj da sukero. Kaj ek! La gisto estis metata en iom da varmeta akvo. En la plej granda poto, se mi bone memoras, estis la aluminia supujo, oni metis la farunon, la lakton kaj la sukeron. La cetero estis miksata kun paketo da vanila sukero. La ovblankaĵo estis batŝaŭmigata, tio estis tasko por nia paĉjo. Ĉio estis bone kirlata kaj, kovrita de mantuko, metata sur la malfermita pordeto de la kuireja hejtilo. De tempo al tempo oni kontrolis, ĉu la pasto jam sufiĉe fermentis, kaj finfine jes! Sur la truo de la nun varmega hejtilo oni ŝovis la vaflilon kun ĝia nigra ringo. Post iom da atendo oni malfermis la vaflilon kaj frotis la surforkan lardopeceton sur ĝin. Jes! Ĝi siblis. Kulerego da pasto estis verŝata sur la varmegan vaflilon, kiun oni tuj devis fermi kaj turni. Onjo Linjo kutimis diri, ke oni tiam citu tri “patroniajn”, antaŭ ol malfermi ĝin. Tiu regulo estis plenumata kaj jes, iom pala vaflo kun mankantaj anguloj estis la rezulto. La unuan vaflon ricevis la hundo. Jam la dua kulero da pasto estis surverŝata, kaj ni denove atendis, ĝis ĉi-foje perfekta orebruna vaflo aperis. La dolĉa odoro disvastiĝis tra la kuirejo. Sur la malgranda tablo, kiu estis alŝovita por surmeti la vaflojn, ankaŭ alvenis la buterujo apud la kradeto, sur kiun oni demetis la vaflojn.

Kaj intertempe la bakado daŭradis.

La unue bakitaj vafloj, nun jam sufiĉe malvarmiĝintaj, estis priŝmirataj per butero kaj priŝutataj per blanka sukerpulvoro. Komence ĉiu ricevis duonon. La unua mordo kredigis nin esti en paradizo, agrablega gusto kun vanila aromo. Ĝi igis nin deziregi plian vaflon. La vafloj unu post la alia malaperis en la ŝmacajn buŝojn. Post iom da tempo ja restis kelkaj vafloj sur la kradeto. Fine paĉjo kaj panjo ankaŭ povis ekmanĝi vaflon kun gluto da freŝfarita kafo. Tiun vesperon ni ĉiuj malfacile endormiĝis pro tro plena stomako. La odoro de freŝbakitaj vafloj eĉ estis atinginta nian dormoĉambron. La postan tagon ni plu manĝis vaflojn, jam je la mateno, anstataŭ buterpanoj. Je la kvara horo la resto estis dividata, se restis unu por ĉiu. Tiel finiĝis la vaflomanĝado ĝis venonta okazo. 

 

  

  

Olenokoj, fritnokoj   

Dum ni ja parolantas pri bongustaĵoj, ni ankaŭ priparolu la olenokojn. Kiam panjo je vendredo aŭ sabato disponis malmultegan tempon, ni kelkfoje ricevis nokojn.

Oleoknedlikoj

Estis kvazaŭ kutima panpasto bolita en akvo kaj manĝata kun iom da butero kaj bruna sukero. Sed iufoje estis varianto kiel deserto. Dum la nokoj bolis, panjo metis sian fritpoton sur la gasfajron. Kiam la antaŭvidita porcio da nokoj estis finfarita, ŝi simple metis la saman paston per sia kulero en la varmegan fritgrasaĵon. Post kelka tempo ili iĝis orbrunaj. Ili estis priŝutataj per sukero kaj surtabligataj sur telereto. Ni rajtis manĝi ilin per la manoj, ĉar panjo kaj paĉjo ankaŭ faris tion.   

Rizokaĉo 

Rizajho
Rizajho

Ĉar ni dum printempo oftete disponis tro da lakto, ni tiam ofte manĝis ĉiajn kaĉojn.

Por prepari bonan rizokaĉon, la rizo devis resti dum tuta nokto en la lakto. La postan tagon ĝi estis molboligata kun cinamo. Poste ĝi povis pluboleti dum horoj, ĝis tute ne plu videblis fluidaĵo. La rezulto estis io tute alia ol la nuntempa rizaĵo. La ora haŭto sur ĝi estis io por manĝi en la ĉielo per ora kulereto. Oni povis surŝuti iom da bruna sukero, sed ankaŭ sen tiu, ĝi jam estis bonega.