Solena Komunio

Ĉe mia solena komunio la festo grandparte estis fuŝita pro tio, ke ni ankoraŭ devis iri al vesproj kaj laŭdo je la 3a horo en la kolegio, kaj la ĉefpastro tie havis nur unu econ: li kapablis ĉion plidaŭrigi, ĝis oni ekdormis.

La tutan antaŭtagmezon ni pasigis en la preĝejo. Je la sesa kaj duono estis la kutima meso, post kiu ni povis kuri hejmen kaj rapide manĝi iom, ĉar jam je la oka kaj duono estis la solena diservo kun multa pompo kaj kantado kaj ege longdaŭrada predikado. Mi kredas, ke la predikanto ne kapablis prononci “amen”. Sed ne kredu, ke ni tiam estis liberigataj! Eĉ je nia komunia festo ni devis studi ĝis la 12a horo. Nur tiam ni estis liberaj. Nu, liberaj… ĝis la tria horo; je aliaj dimanĉoj ni estis liberaj nur ĝis la dua horo, kiam unue estis studado antaŭ la vesproj, kaj je la kvina denove studo (tio estos rakonto por posta verko)

Nu, ni do alvenis hejme je la kvara horo kaj povis eksidi en nia honora loko ĉe la tablo. La horaro por tiu tago estis do tia, ke ni povis manĝi antaŭmanĝaĵon kaj supon, tiam iri al la vesproj kaj laŭdo kaj, se ĉio iris glate, je la kvara ni vere estis liberaj. De tiam oni fine pensis pri vera manĝo. 

Ĉio iris laŭdezire kaj la ŝaŭmvino kaj ĉampano estis glate trinkataj. Nia frato Pol, festanta sian solenan komunion kune kun mi, trovis ĝin bongusta. Ĝi ja dezirigis plian glason, kaj post horeto li vome malsaniĝis. Oni do enlitigis lin obtuziĝintan, li ne plu aperis je tiu tago. Mi, jam observinte, kion drinkado povas okazigi, ankaŭ iom drinkis, sed estis ne pli ol gustumeto de ĉiuj drinkaĵoj.

La tabloj estis starigitaj en la laborejo de paĉjo. Ĉiuj seĝoj estis kolektitaj kaj devis servi. La bela servico estis je la unua fojo elprenita el la ŝranko de la malgranda kuirejo kaj kompletigita per teleroj kaj glasoj de ĉe la onklinoj; estis du plenaj lavaĵkorboj da ili. Ĉio estis bele etalata sur la vere damaskajn tablotukojn. 

La kuiristino, iom dika virino de sur Buzemonto, priservis. Ŝi estis helpata de panjo. La antaŭmanĝaĵo ricevis aplaŭdon, estis io kun fiŝaĵo, salmaĵo, mi kredas. Io, kio tiutempe estis maloftaĵo, sed tre delikate ornamita per salikokoj (domaĝe, mi ne ŝatis ilin). La supo estis priservata el vere ceramikaj supujoj kaj ĝi estis entelerigata per ceramika supkulerego. Bedaŭrindas, ke tiaj iloj facile gutas, kaj kompreneble estis mi la viktimo. Rekte sur la manikon de mia tute nova kostumo falis dika guto. Sekvis ĝenerala alarmo kaj oni sukcesis forlavi ĝin en la kuirejo per freŝa akvo. Feliĉe oni poste ne plu vidis spurojn de ĝi. Kiam mi denove aperis en la festejo, ŝajnis, kvazaŭ io grava estis okazinta. Ĉiuj sidis kun stranga mieno kaj neniu estis manĝinta sian supon. La kuiristino estis vokata, kaj ŝi devis gustumi. “Pri tio mi volas scii ĉiun detalon” ŝi diris, “mi metis la poton ekster mian agadkampon, jen sub la murbreto”, ŝi deklaris kaj antaŭiris por montri ĝin. Jes, jen estis ebla klarigo: pro sia rapidemo ŝi ne estis rimarkinta, ke tie supre, je hoko, pendis la ĵus kuiritaj asparagoj por elgutigi. Kelkaj gutoj estis gustumataj, kaj jes, estis precize la sama gusto, kiu fuŝis la supon. Eble tio estis la unua asparaga supo en la historio. Ĝi tamen ne estis manĝata kaj ĉiuj devis atendi por plumanĝi, ĝis mi denove alvenis hejme. La ĉefplado konsistis el ĉiaj legomoj, inter kiuj la jam menciitaj asparagoj priservataj en granda elipsa plado kun krokedoj kaj viando de membredita ŝafido. Tiu viando estis mola kvazaŭ ĝi estus butero. Ĝi estis bongustega. Ĉiu plurfoje prenis de ĝi. Panjo jam timis, ke ne estus sufiĉe da ĝi. Kompreneble pro tiu mankanta supo ĉiuj ankoraŭ estis pli malsataj, kaj ĉar pro tiuj vesproj jam estis post la kvara horo. Por la katoj kaj hundo restis nur kelkaj haŭtetoj. La deserto konsistis el la famaj kazetortoj kaj multaj ĵeletortoj el ĉerizoj kaj abrikotoj priservataj sur la belaj teleretoj de la onklinoj. La kafon oni povis flari jam je granda distanco. Vere, tiuj kuiristinoj scias specialan manieron fari bonan kafon. Intertempe la vino fluadis. La glasoj plej ofte estis malplenaj. Ankaŭ onjo Maria ĝuis, kaj ŝi jam ekbabilis per duobla lango. 

  

Kiam la lampoj eklumis, oni sukcesis persvadi onĉjon Gastonon demonstri kelkajn magiaĵojn. Malparoleme, preskaŭ senvorte li mirigis ĉiujn. Ni rajtis ankoraŭ iom resti rigardantaj, sed je la deka ni devis enlitiĝi. Ankoraŭ longe daŭris nia komunifesto. Pol neniel rimarkis, ke mi metis miajn malvarmajn piedojn apud liajn. Liven havis multan plezuron, li nur ridadis kaj diradis “bonguste, ĉu?”, ĝis subite lia stomako reagis. Feliĉe la noktositelo jam ĉeestis por kapti la bonaĵojn. Poste li plorante ekdormis.