Precize je la kvara horo ni manĝis niajn buterpanojn. Kiam panjo montris sian kapon ĉe la malantaŭga pordo kaj vokis “Manĝi!”, estis la momento, faligi la ludilojn kaj rapidi en la domon. Pasante ni frotetis la piedojn sur la mato. La manojn ni rapide frotis per akvo, sed atentu: ĉiam ja estis vundeto, kiun ni devis eviti. La manoj estis sekigataj per la mantuko kaj ĉiu kuris al sia loko.
Tie la amaso da buterpanoj jam logis la malsatan bandon.
La ĵeleujo iris de ĉi tie tien, ĝis panjo prenis ĝin por prepari buterpanon por la etuloj.
Estis malmultaj ŝanĝoj en la menuo, ĉar marmelado estis tre ŝatata kaj estis tiom da diversaj specoj. Nia plej ŝatata marmelado estis tiu el ĉerizoj.
Kiu diferenco ekzistas inter marmelado kaj ĵeleo? Marmelado estas farita el la kompleta frukto, do enestas pecetoj da frukto, kiaj ĉerizoj kaj prunoj, dum ĵeleo estas preparita el la suko de fruktoj, kiaj poma, riba aŭ grosa ĵeleoj.
Ni trempis niajn buterpanojn en la tason, fortrinkis la kafon, replenigis la tason en plena silento.
Se tamen altabliĝis iu, kies manoj estis ne sufiĉe puraj, tiu devis postlasi ĉion, kaj unue lavi ilin ĝisfunde. Kaj ve! se tio okazigis ĝeneralan kontrolon, tiam ni ĉiuj devis reiri al la pumpilo kaj rajtis nur plumanĝi post severa kontrolo. Tio okazis eble unufoje en jaro, ĉefe tiam, kiam oni anoncis gripepidemion aŭ alian malsanon, precipe infanan. Post la manĝeto ni pluludis ĝis la horo por vespermanĝi.