Dimanĉe: al la meso

La dimanĉoj havis por ni tute alian horaron. Panjo ĉiudimanĉe jam tre frue iris al la meso en la granda preĝejo sur la placo. Jam je kvarono post la sesa horo la onklinoj alvenis por kune iri al la meso je la sesa kaj duono. Je ĉirkaŭ kvarono antaŭ la oka ili denove alvenis ĉe ni hejme. La kafo estis preparata kaj la onklinoj kuntrinkis taseton da ĝi. Poste ili pluiris trans la monteton. En majo ĉiutage estis meso en la kapelo, kaj tiu estis multe pli proksima.
La leviĝo kaj manĝo okazis laŭ la kutima skemo. Niajn dimanĉajn vestaĵojn panjo jam elŝrankigis je la antaŭa vespero kaj metis sur la seĝon apud nia lito. Estis blanka ĉemizo kun rigida kolumo sur ĝi. Niaj brilantaj ŝuoj estis pretaj por esti surmetataj.

KirkgardistoEn niaj dimanĉaj vestaĵoj ni fieris kiel pavoj pro tio, ke estis poŝoj en ili.

Semajne ni plejofte estis vestitaj per trikita brustovesto kaj mallonga pantalono. Dum kelkaj jaroj pufpantalonoj estis laŭmodaj, sed ili ne tre plaĉis al ni. Precipe tiuj zonetoj sub la genuo ĝenegis nin. Ni pliŝatis niajn kutimajn pantalonojn, per kiuj ni rajtis ludlukti sen ripetitaj avertoj: “Atentu pri via bela pantalono!”.  En ĉiuj tiuj pantalonoj estis poŝoj, en kiuj ni konservis nian naztukon. Fakte estis ĉifono, kiu servis por ĉio, escepte por froti la nazon, por tio ni uzis nian manikon. En niaj poŝoj ankaŭ estis pecetoj da ŝnuro, kaŭĉuka ringeto aŭ butono kaj ĉiaj trezoroj antaŭ niaj infanokuloj.
Printempe, kiam aperis la majskaraboj, ni havis nian plej viglan skarabon en alumetskatoleton kun folio el la heĝo. La skarabo estis ligita per fadeneto je sia malantaŭa piedeto. Sed en la dimanĉa kostumo estis nur pura freŝa naztuko kaj cendo.
Kiam la horo estis alveninta, ni grupe foriris al la meso man-en-mane laŭ la ordono, antaŭ paĉjo, kiu sekvis nin je kelkaj paŝoj.
Ni eniris la preĝejon tra la flanka enirejo, faris krucosignon per benita akvo el la bluŝtona akvujo kaj dece envicigitaj eksidis apud unu el la flankaj kapeloj. De tie ni povis vidi la agadojn de la pastro en lia ore brodita kazublo.
Panjo estis jam metinta la porseĝan moneron en nian poŝon, por ke ni ne devu serĉi. De tempo al tempo preterpasis la preĝejgardisto, vestita per nigra arĝente brodita mantelo kun longa lanco en la mano kaj ruĝa rubando sur la ventro. Timiga persono!
Post la meso kun prediko, el kiu ni komprenis nenion, kaj kiu ŝajnis daŭri horojn, ni finfine survojis hejmen. Ni same facile supreniris laŭ la fojnvojo, kvazaŭ ni malsuprenirus. Tiel bone ni alkutimiĝis al la monteto.

broodOkazis, ke ni devis kunporti, laŭ bezono, unu aŭ du panojn de ĉe la bakisto sur la placo. Ĉiam ni elektis el la vico panon, kiu havis multajn tuŝflankojn. La pano estis volvata en papero de rulego kaj kunportata sub la brako supren, hejmen. Sed kiam paĉjo ne ĉeestis, ni baldaŭ malfermis la paperon ĉe flanko kaj serĉis la molan tuŝlokon. Ni detiris parton de la haŭto kaj ekludis kiel muso. Tiel bongustis la freŝa pano!

Foje, kiam la musoj deŝirintis iom tro profunde en la pano, panjo diris, ke ŝi ne ŝatas tion. Sed tio validis nur dum kelkaj tagoj. Ŝi tiam ektranĉis je tiu mustrua flanko kaj donis tiun tranĉaĵon al la kulpanto. Tio fakte ne estis vera puno, ĉar precize tiun flankon ni pleje ŝatis.
Dimanĉe la manĝado estis iom pli prizorgata. Tiam ni unue devis anstataŭigi nian veŝton per trikotaĵo. Nian pantalonon ni ne devis anstataŭigi. La dimanĉajn ŝuojn ni anstataŭigis per la multe pli komfortaj sandaloj.
Viglaj ludoj, kia turboludo, tiam estis malpermesitaj, same kiel amuzlaborado kaj segado. Ni estus povintaj malpurigi nin, kaj nur Dio sciis, kiu tiun tagon povus ankoraŭ viziti nin. Plejofte venis neniu, kaj se iam tamen iu venis, ni ne rajtis ĝeni la rondon. Kiam la vetero taŭgis, ni ludis ekstere.