La Libertempo

Kompare al tiuj de aliaj tagoj kutimaj koncerne manĝadon kaj lernadon la ĵaŭdaj posttagmezoj estis tute malsamaj. Kiam ni ankoraŭ iris al Huneghem, la lernejaj tagoj jam finiĝis je tagmezo kaj de tiam ni rajtis resti hejme ĉe panjo. Tiam ni estis ankoraŭ nur duopaj. Liven kuŝis ankoraŭ en sia lulilo aŭ ludetis en sia rampejo. Mi kredas, ke ni estis tute normalaj infanoj, kaj ja de tempo al tempo misfaris ion. Sed obeemo estis severe instruita al ni. Ĉe malobeo ja okazis, ke nia pantaloneto estis malsuprentirata, ni estis kuŝigataj sur ies genuojn kaj sekvis kelkaj fortaj frapoj sur nia nuda postaĵo. Estis la plej taŭga metodo por respektigi la ordon en la bando da knaboj. Se la misfaro ne estis tiel grava, sufiĉis minaco enŝlosi nin en la mallumo de la vinkelo: la timo pro la mallumo kaj la araneaĵoj tuj supervenkis nian malobeemon. Ni ankaŭ povis esti ĉarmaj. Tiam ankaŭ la dombestoj partoprenis en nia amo, sendepende, ĉu ili jes aŭ ne ŝatis tion.
Kvankam ni ĉiam havis hundon, nia Fani estis la unua hundo, kiu libere vivis kun ni. Ĝi estis Meĥlena ŝafhundo, laŭnature ja ne la plej amikema raso.

Aaike poesjeKaj ĝi nepre ne permesis al ni ludi per ĝia vosto.

Ĝi ne volis esti traktata kiel ludilo, tiukaze ĝi tuj fuĝis sub la tablon, kie ni ne plu kapablis atingi ĝin.
La katoj estis ĉarmaj bestetoj, kiuj akceptis nin kiel ludamiketojn.
Dum horoj ni sidis kune kaj karesis ilian delikatan felon, ĝis ili ekdormis en nia sino aŭ ronketadis pro ĝuado, ĝis la dormo trafis ankaŭ nin kaj ni kune kuŝis dormante.
Sed la katoj devis ankaŭ toleri, ke ni estis petolemaj, ekzemple malliberigante ilin en la kuniklan kaĝon ekstere sub la ŝtuparo. Feliĉe ili jam delonge perdis siajn sovaĝajn ecojn kaj ne plu atakis junajn kunikletojn. Ni iam havis nigran katon, kiu kuŝis dormanta ĉe la kuniklidoj.

Ankaŭ la kokidoj foje suferis pro nia amo. Eĉ sian manĝaĵon ili devis foje kundividi kun ni, ŝajne la maizobongustis ankaŭ al ni.

Albert en Juul met kiekskenAliaj bestoj, sed precipe ties idoj ĝuis nian atenton. Tiel okazis, ke iu el nia bando troviĝis en la kokidejo. Panjo aŭdis lin diri “vi malpura!” kaj kiam ŝi iris kontroli, li estis jam ĵetinta plurajn “malpurajn” kokidojn el la kokidejo… kaj vere, ili malhavis la unukoloran blankan lanugon, kaj laŭ li do estis “malpuraj”. Ili estis serĉataj kaj remetataj en la kokidejon… sekvis doloriga skuado kaj laŭta plorado. Intertempe necesis atenti pri la agadoj de la aliaj.

Feliĉe la virkato el “Paradizo” [apuda kafejo] tiumomente ne estas en la ĉirkaŭaĵo, ĉar tiu ja ŝatis kokidojn. Ĝi kaŝobservis la junajn bestetojn, uzis ĉiun necesan tempon, kaj atakis precize en la taŭga momento. Tiamaniere ĝi iam kaptis kvar kuniklidojn, kiuj estis rampintaj de sub la flanko de la kuniklejo.

Sub la granda ŝtuparo paĉjo estis konstruinta kuniklejon. Sed ĝi estis fermita per nur simpla riglileto, kiun ankaŭ infanaj manetoj kapablis malrigli.

Met zeeratje op schootNi ŝatis doni al tiuj bestetoj iom da freŝaj herboj, ili pleje ŝatis la foliojn de la leontodoj, kiuj amase kreskis en la malgranda herbejo. Oni tiam vidis iliajn buŝetojn moviĝi supren kaj malsupren, dum la verdaĵo malaperis inter iliaj dentetoj.
Mi ne kapablis kompreni, kiel ili faris tion sen manoj. Je la kvara horo ni do provis fari same pri nia buterpano, sed tio ne sukcesis same bone… vangofrapo restarigis la bonajn manĝomanierojn.
Sed dum la konstruo de la kuniklejo ne estis antaŭvidite, ke infana maneto ne bone sukcesos refermi tiun ŝlosilon. Sekve iam okazis, ke ĝi restis malŝlosita. La plej inteligentaj bestoj baldaŭ eksciis tion, kaj, kiam panjo venis nutri la bestaron, kelkaj el ili mankis en la ejo. Tuj ekestis granda alarmo kaj serĉado kaj kurado, ĝis ĉiuj denove estis en sia staleto.
Iam ni ankaŭ havis kobajojn. Ili estis tre ĉarmaj kaj lasis sin preni por esti karesataj. Sed iun matenon kobajo kuŝis tie mortinta. Post kelkaj horoj alia kobajo mortis. Tiele post mallonga tempo la tuta kolonio formortis pro ia malsano.

Kijk: een bloemekenNi ankaŭ deŝiris florojn kaj kaptis papiliojn per granda reto.

Iam, dum la someraj ferioj, Marta, la filino de Lonko, la laktisto, promesis nin, ke ni iam ricevos azenidojn. Tiujn ni pacience atendis. Kaj vere, iun matenon ŝi rakontis kun multaj detaloj, ke la tago estas alveninta, kaj ke ni posttagmeze povos irpreni ilin. Mi kredas, ke tiun tagon ni finis nian tagmanĝon en rekorda tempo.
Svarme ĉirkaŭ panjo ni ĝoje suprenkuregis laŭ la ŝtupegaro de la monteto tiel rapide, ke panjo preskaŭ ne sukcesis sekvi nin. Baldaŭ ni alvenis ĉe la onklinoj (fakte la du onklinoj de panjo, ili loĝis en “Plantistejo”), kie panjo ne povis preterpasi sen almenaŭ mallonga babilo. Ni volis plukuregi, sed nia frateto Ĵulĉjo, kiu tiam ankoraŭ havis mallongajn kruretojn, estis falinta kaj nepre devis esti flegata de onjo Linjo. La bandaĝo estis apenaŭ nodita, kiam nia bando jam flugrapide plukuris al la proksima bieno de Lonko.

Pro la laŭta bruo Marta aŭdinta nin jam atendis ĉe la pordego. Ni preskaŭ renversigis ŝin enirante por vidi la trezoron. Tie kuŝis ruĝaj ventretoj kun grandegaj oreloj, varmtenitaj sub peco da ŝtofo en kartona skatolo de margarino sur matraceto el fojno. Dekduopaj ili estis. Ĉiuj manetoj volis tuŝi la trezoron. Babiladante ni rapidis hejmen. La skatolo kun la kara enhavo estis metita en vimenan ovokorbon. Nur la plej aĝaj knaboj rajtis porti ĝin per la portiloj. Ni eĉ ne plu haltis ĉe la onklinoj. Paĉjo intertempe estis konstruinta apartigilon en la kuniklejo. En angulo la nova akiritaĵo estis instalata sub plena interesiĝo.

Sed nun aperis problemego. La bestetoj devis esti nutrataj. Ĉe la bakisto sur la placo oni vendis malgrandajn boteletojn kun ruĝaj piloletoj kaj malgranda cicumo. Ni rapidis tien por aĉeti du tiajn boteletojn kaj ekeksperimentis per ili. Ni plenigis la boteletojn per varmeta sukerita lakto. En la sino de panjo sur pura mantuko ili estis nutrataj po du. Oni levis la rozkoloran buŝeton kaj enpuŝis la cicumeton… kaj jes! Ili eksuĉis! Kun multa fuŝado kaj salivado ili trinkis sian nutraĵon.
KonijnLa lasta en la vico devis atendi longan tempon. Por scii, kiuj jam estis manĝintaj, ni uzis du skatolojn. Estis svarma bruado en la malsatula skatolo, en la alia ĉiuj estis kvietaj kaj kune ekdormis en la anguleto, en kiu panjo metintis paron da malnovaj ŝtrumpoj. Tiun ceremonion panjo daŭrigis dum pluraj semajnoj, ĝis ili duone plenkreskis. Veraj azenoj ili tamen neniam fariĝis, sed nia amo por la junaj  bestetoj estis plenumita.
Nur post longa tempo ni eksciis, ke niaj esperitaj azenetoj estis idoj de sovaĝaj kunikloj. Plugante la kampon apud la arbaro la bienisto ŝparis la vivon de la malfeliĉaj bestetoj por donaci ilin al ni.